Я уже писал, что этим летом занятия антэкологией
довели меня до сочинения сказок. Выложил я там только самую, что ни на есть первую. А вот - вторая. Тоже летом сочинена, но по разным причинам выкладываю только сейчас. Зато она, кстати, проверена носителями языка.
Pluvo estas interesa estaĵo. Iuj ŝatas ĝin, iuj – malŝatas. Verŝajne, estas ankaŭ uloj, kiuj indiferencas pri ĝi – sed ĉu indas fabeli pri ili?
Foje estis Muŝo, kiu malŝatis pluvon, kiel ĉiuj muŝoj. Por ĝi pluvo estis granda damaĝo, deviganta kaŝi sin inter folioj, ĉar neeblas flugi al floroj por manĝi kaj renkontiĝi kun geamikoj kaj kamaradoj en freŝa aero. Do, oni povas kompreni Muŝon, kiu malĝojis, kiam ekmalvarmiĝis kaj malhelaj nuboj kaŝis la sunon.
Kaj estis foje Knabino, kiu ŝatis pluvon. Ŝi bezonis ĉielan akvon – ĝi plenigis ŝian animon, vivigante ŝin. Verdire, pluvo povas plenigi ĉiujn homojn – sed multaj el ili senkaŭze timas ĝin kaj kaŝiĝas hejmen aŭ sub ombreloj).
Renkontiĝis foje Knabino kaj Muŝo. Hazarde – sed kiaj gravaj aĵoj komenciĝas “hazarde”! Knabino promenadis kampe, forpelita el la hejmo per la kutima gepatra “Nu, promenu, ne sidu hejme dum tiu agrabla vetero!”, kaj penis trovi ion ajn, kio defendos ŝin de la suno. Finfine ŝi sidiĝis sub ega blanka ombrelo de iu planto. Knabino levis okulojn kaj ekvidis Muŝon, kiu ial transmoviĝis sur suba parto de la ombrelo. Ŝi etendis manon kaj ektuŝetis Muŝon per fingro. Surprize, Muŝo ne forflugis.
- Ĉu vi ne timas min?! – demandis Knabino.
- Ne, -respondis Muŝo.
- Tute?
- Tute. Kial devas mi timi vin?
- Nu… Muŝoj kutime timas geknabojn…
- Ne! Ni nur ne volas esti damaĝita per fiaj manoj de kruelaj infanoj. Sed mi sentas, ke vi ne estas kruela, kiel tiuj bruaj geknaboj.
( Legu pli... )